Arbokadavro

Eldonejo de Esperantaj Libroj

Pri

Kion signifas presi laŭpete

Tio signifas ke via libro ne estos presita ĝis vi aĉetas ĝin. Nur tiam, kiam vi mendis kaj pagis vian libron la presejo komencos presi vian libron.

Laŭpeta presado ebligas verkistojn vendi iliajn librojn sen zorgado pri tenado de librostoko kaj antaŭmendado de libroj de presejoj.

Kial la sendokosto tiom multekostas al mia lando?

Arbokadavro uzas la servon Lulu por presi siajn librojn. Lulu havas presejojn tra la tuta mondo, sed se ne estas presejo en, aŭ proksime, al via lando, la sendokosto povus esti iom alta. Kompreneble ankaŭ gravas la valuto per kiu vi pagas.

Ĉu estas senpaga sendokosto?

Jes! En kelkaj landoj, eblas oferi senpagan sendokoston por mendoj pli ol $100.

Kial la tuta retejo ne aperas esperantlingve?

Ĉi tiu retejo estas kreita per WordPress kaj uzas la kromprogramon WooCommerce por vendi siajn varojn. WordPress estas plene tradukita en esperanton, sed ne WooCommerce.

Eblas kontribui al la esperanta traduko de WooCommerce ĉi tie.

La libro, kiun mi mendis, estas tro bona kaj mi ne meritas legi ĝin plue. Ĉu eblas redoni la libron kaj repagi mian monon?

Bedaŭrinde, ne eblas redoni librojn post kiam ili estas aĉetitaj ĉar ni ne havas nian propran librostokejon.